El la originala priskribo:
Projekto por dokumenti Aventuron kaj rekrei ĝin per moderna kodo. Aventuro estas sistemo por tekstaventuroj de la jaro 1987.
Ĉi tiu projekto celas rekrei malnovan sistemon por tekstaventuroj kiu nomiĝas Aventuro [1]. La originala programo estas elŝutebla ĉi tie [2]. Oni verkis ĝin en 1987, kaj tial ĝi estas programo por DOS. Ĝi tamen ankoraŭ funkcias facile nun en DOSBox.
Se vi simple volas ludi tekstaventuron, vi povas ludi ĉe Gemelo.org [3].
Parto de la tasko estas kompreni la originalan sistemon. La originala sistemo inkluzivas kompililon por krei proprajn ludojn. La programlingvo estas dokumentita jam en la originala programo. Ĉi tiu deponejo [4] ankaŭ havas dokumenton [5] por provi kompreni la duuman formaton de la dosieroj kiujn la kompililo kreas. Estas pli facile kompreni la formaton de la duumaj dosieroj per la du dokumentoj kune.
-[1]:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Aventuro_%28tekstaventuro%29
-[2]:
http://ifarchive.org/if-archive/interpreters-other/aventuro/
-[3]:
https://gemelo.org/kongreso
-[4]:
https://github.com/Esperanto/aventuro
-[5]:
https://github.com/Esperanto/aventuro/blob/main/dokumentoj/avt-formato.md